~
La Komploto Kontrau' La Giganto
far Wallace Stevens
Unua Frau'lino
Kiam certa kamparanac'o venos babilac'ante,
Akrigante sian hakilon,
Mi kuros antau' lin,
Difuzante la plej g'entilajn odorojn
El geranioj kaj neflaritaj floroj.
Tio haltigos lin.
Dua Frau'lino
Mi kuros antau' lin,
Arkigante tolojn priaspergitajn per koloroj
Tiel malgrandaj kiel fis'ovoj.
La fadenoj
Embarasos lin.
Tria Frau'lino
Ho, la...le pauvre!
Mi kuros antau' lin,
Kun kurioza ekblovado.
Tiam li fleksos sian orelon.
Mi flustros
C'ielajn labialojn en mondo de guturaloj.
Tio nuligos lin.
elangligis Jack Wilson
~
Sunday, July 12, 2009
Fog by Carl Sandburg in Esperanto
~
Nebulo
far Carl Sandburg
La nebulo envenas
per etaj katpiedoj.
G'i sidas rigardi
la havenon kaj la urbon
sur silentaj koksoj
kaj tiam iras plu.
elangligis Jack Wilson
~
Nebulo
far Carl Sandburg
La nebulo envenas
per etaj katpiedoj.
G'i sidas rigardi
la havenon kaj la urbon
sur silentaj koksoj
kaj tiam iras plu.
elangligis Jack Wilson
~
Sumer is a'cumin in in Esperanto
~
Primavero Venis Enen
Anonima (c. 1260)
Primavero venis enen,
Lau'te kantu, kukulo!
Kreskas semo floras herbo
Kaj arbaro nun fontanas
Kantu, kukulo!
La s'afino beas al s'afido.
La bovido mug'as al bovino
La virbovo eksaltas,
La boko eksaltas, torde,
G'oje kantu, kukulo!
Kukulo, kukulo
Bone kantu vi, kukulo
Neniam c'esu vi!
Nun kantu kukulo, kantu kukulo! Nun kantu kukulo, kantu kukulo!

Stopping by Woods by Robert Frost in Esperanto
~
Halto C'e Silvo Je Neg'a Vespero
far Robert Frost
De kiu estas silvo c'i, mi eble scias.
Sed lia domo en vilag'o sidas;
Do li ne vidos min c'i tie halti
Por spekti je neg' plenig'i silvon lian.
Kaj devas konfuzemi mia et'-c'eval'
Sen farma dom' proksima halti
Inter frida lago kaj arbaro
En vespero el la jaro plej hel-mal'.
Li skue igis tinti sian jungilaron
Por demandi c'u eraro.
La sola kroma sono ig'as
La de zefiro kaj de lanugeca flok' balao.
La silvo belas kaj malhelas; profundas g'i,
Sed promesojn teni devas mi,
Kaj mejlojn iri g'is ekdormos mi,
Kaj mejlojn iri g'is ekdormos mi.

Sing a Song of Sixpence in Esperanto
~
Kantu kanton pri sespenco
Kantu kanton pri sespenco,
Plena je sekalo pos'o;
Kvar kaj dudek nigraj korvoj
Bakitig'is en la torto,
Kiam la torto malfermig'is.
Korvoj ekkomencis kanti.
C'u ne delikata plado
Antau' la granda reg'o meti?
La reg'o sidas kalkuleje,
Komptante la reg'an monon;
Reg'ino en salono sidas
Mang'ante panon kaj mielon.
Servistino staras en g'ardeno,
Pendante la vestaj'on.
Venis granda nigra birdo,
Kiu distondis s'ian nazon.
elangligis Jack Wilson
~
Kantu kanton pri sespenco
Kantu kanton pri sespenco,
Plena je sekalo pos'o;
Kvar kaj dudek nigraj korvoj
Bakitig'is en la torto,
Kiam la torto malfermig'is.
Korvoj ekkomencis kanti.
C'u ne delikata plado
Antau' la granda reg'o meti?
La reg'o sidas kalkuleje,
Komptante la reg'an monon;
Reg'ino en salono sidas
Mang'ante panon kaj mielon.
Servistino staras en g'ardeno,
Pendante la vestaj'on.
Venis granda nigra birdo,
Kiu distondis s'ian nazon.
elangligis Jack Wilson
~
The Witness by Jorge Luis Borges in Esperanto
~
La Vidinto
far Jorge Luis Borges
En stalo kiu estas preskau' en la ombro de la nova s'tona preg'ejo, viro kiu havas grizajn okulojn kaj grizan barbon, kus'ante meze de la odoro de la bestoj, humile deziris la morton kiel oni dezirus dormi. La tago, fida al la vastaj kaj kas'ataj leg'oj, iom post iom movas kaj intermiksas la ombrojn en la humila kas'ejo; ekstere estas la plugitaj kampoj kaj profunda fosaj'o s'topita de mortaj folioj kaj la fojaj spuroj de lupo en la nigra tero c'e la limo de la arbaro. La viro dormas kaj song'as, forgesata. Lin vekas la Ang'eluso. Jam en la regnoj de Anglujo la sonorado de sonoriloj estas unu el la kutimoj de la vespero, sed tiu viro, kiam infano vidis la vizag'on de Votano, la sanktan hororon kaj g'ojegon, la krudan lignan idolon s'argitan per romiaj moneroj kaj peza ornama vestaj'o, la oferadon de c'evaloj, hundoj kaj prizonuloj. Antau' au'roro li mortos kaj en li mortos, kaj neniam revenos, la lasta vidinto de la rektaj bildoj pri tiuj paganaj ritualoj; la mondo estos iomete pli malric'a kiam tiu Sakso mortos.
Okazoj sufic'e vastetendaj por popoli la dimensiojn de la kosmo kaj kiuj atingas siajn finojn kiam iu mortas eble kau'zas en ni miron, sed io, au' sennombraj aferoj, mortas en c'iu morto, krom se la universo posedas memoron kiel la teosofistoj supozas. Tempe estis tago kiu fermis la lastajn okulojn kiuj vidis Kriston; la batalo de Junin kaj la amo de Helen c'iuj mortis kune kun la morto de iu unu viro. Kio mortos kune kun mi kiam mi mortos, kio kompatinda au' pereema formo perdig'os al la mondo? La voc'o de Macedonio Fernandez, la bildo de ruana c'evalo en malplena terpeco c'e Serrano kaj Charcas, briko de sulfuro en la tirkesto de mahogana skribtablo?
Elangligis Jack Wilson

The REd Wheelbarrow by William Carlos Williams in Esperanto
~
La Rug'a C'arumo
far William Carlos Williams
tiel multa dependas
de
rug'a c'ar-
umo
glazurata per pluva
akvo
flanke la blankaj
kokinoj
elangligis Jack Wilson
~
La Rug'a C'arumo
far William Carlos Williams
tiel multa dependas
de
rug'a c'ar-
umo
glazurata per pluva
akvo
flanke la blankaj
kokinoj
elangligis Jack Wilson
~
Subscribe to:
Posts (Atom)