Sunday, July 12, 2009

Eveline by James Joyce in Esperanto

~
Eveline
el Dublinanoj
far James Joyce

Sidante c'e la fenestro s'i spektadis la vesperon invadi la avenuon. S'ia kapo sin klinis kontrau' la fenestrajn kurtenojn kaj en s'iaj naztruoj estis la odoro de polva kretono. S'i lacis.
Ne multaj personaj preterpasis. La viro el la lasta domo pasis hejmen; s'i au'dis liajn pas'ojn klakadi lau' la betona pavimo kaj, poste, knari sur la cindra vojo antau' la novaj rug'aj domoj; iam tie estis kampo en kiu ili kutimis ludi c'iuvespere kun la infanoj de aliaj homoj. Poste, viro el Belfasto ac'etis la kampon kaj tie konstruis domojn - ne kiel iliaj etaj brunaj domoj, sed helajn brikajn domojn kiuj havas brilajn tegmentojn. La infanoj de la avenuo iam ludadis kune en tiu kampo - tiuj de la familio Devine, la familio Water, la familio Dunn, eta Keogh, la kriplulo, s'i kaj s'iaj fratoj kaj fratinoj. Ernest, tamen, neniam ludis: li estis tro matura. S'ia patro ofte elc'asis ilin el la kampo hejmen per lia prunelarba stango; sed, kutime, eta Keogh postenis klaksone** kaj ekkriis kiam li ekvidis s'ian patron veni. Tamen tiu tempe ilis'ajnis estinta sufic'e felic'a. Tiam, s'ia patro ne estis tro malbona; kaj krome, s'ia patrino estis viva. Tio estis antau'longe; s'i kaj s'iaj fratoj kaj fratinoj plenkreskig'is; s'ia patrino estis morta. Tizzie Dunn ankau' estis morta, kaj la familio Water reiris al Anglujo. C'io s'ang'as. Nun s'i foriras kiel la aliaj, forlasas s'ian hejmon.
Hejmo! S'i pririgardis la c'ambron, revidi c'iujn konatajn objektojn kiujn s'i senpolvigis unufoje semajne dum tiom multaj jaroj, scivolante el kie en la mondo venis tuta tiu polvo. Eble s'i ne denove vidus tiujn konatajn objectojn de kiuj s'i neniam imagis, esti disigita. Kaj ankorau' dum ciuj tiuj jaroj s'i neniam malkovris la nomon de la sacerdoto kies flavig'inta fotografaj'o pendis sur la muro super la rompita harmonumo apud la kolora presita bildo pri la promesoj donitaj al la Benita Margaret Mary Alacoque. Li estis lerneja amiko de s'ia patro. Kiam ajn li montras la fotografaj'on al visitanto, s'ia patro montris g'in kun senceremonia vorto:
"Li nun estas en Melbourne."
S'i jam konsentis foriri, forlasi la hejmon. C'u tio estis sag'a? S'i klopodis pesi ambau' flankojn de la afero. En s'ia hejmo, tamen, s'i havis s'irmon kaj mang'aj'on; c'irkau' s'i, s'i havis kiujn s'i konis dum la tuta vivo. Kompreneble, s'i devis forte labori kaj hejme kaj komerce. Kion ili dirus pri s'i c'e la Vendejoj kiam ili malkovros, ke s'i forkuris kun ulo? Dirus, ke s'i estis malsag'ulino, eble; kaj s'ia posteno plenig'us per reklamo. Sinjorino Gavan felic'ig'us. S'i c'iam kontrau'is s'in, aparte kiam ajn oni au'skultas.
"Sinjorino Hill, c'u vi ne rimarkas, ke tiuj damoj atendas?"
"Viglig'u, Sinjorino Hill, mi petas."
S'i ne plorus multajn larmojn c'e foriro de la Vendejoj.
Sed c'e s'ia nova hejmo, en fora lando nekonata, ne estus tiel. Tiam s'i edzinig'us - s'i, Eveline. Tiam homoj traktus s'in honore. S'i ne estus traktata kiel s'ia patrino estis. Ec' nun, kvankam s'i havis pli ol deknau' jaronjn, s'i fojfoje sentis s'in je risko de la violento de s'ia patro. S'i sciis, ke tio donis al s'i la palpiticiojn. Dum ili plenkreskadis, li neniam atakis s'in kiel li atakis Harry kaj Ernest, c'ar s'i estis knabino, sed poste, li komencis minaci s'in kaj diri, kion li faros al s'i, nure por la bono de s'ia mortinta patrino. Kaj nun s'i havis neniun s'in s'irmi. Ernest estis morta kaj Harry, estanta en la preg'eja dekora komerco, estis preskau' c'iam ie en la kamparo. Krome, la sens'ang'a kverelo pri mono sabate nokte komencis netolereble s'in lacigi. S'i c'iam donis s'ian tutan salajron - sep s'ilingojn - kaj Harry c'iam sendis kiom li povis, sed la g'eno estis, eligi iom ajn monon el s'ia patro. Li diris, ke s'i mals'paras la monon, ke s'i ne havas kapon, ke li ne donus al s'i sian peze akiritan monon j'eti dise lau' la stratoj, kaj multon pli, c'ar li kutime estis sufic'e malbone je sabate nokte.

Tamen, li donis al s'i la monon kaj demandis, c'u s'i intencas ac'eti mang'aj'on por dimanc'a vespermang'o. Tiam s'i devis rapidi ele kiel eble rapide kaj fari la mang'aj'butikumon, tenante forte s'ian nigran ledan sakon en la mano dum s'i kubutumis tra la homamaso, kaj malfrue revenante hejmen s'arg'ata de sia provianto. S'i havis fortan laboron teni la domon en ordo kaj certigi, ke la du junaj infanoj, por kiuj s'i estis responsa, regule venas al lernejo, kaj regule ricevas siajn mang'ojn. Estis malfacila laboro - malfacila vivo - sed, nun ke s'i forirontis, s'i ne trovis sian vivon tute maldezirinda.
S'i eksplorontas alian vivon kun Frank. Frank estis tre afabla, vireca, bonkora. S'i foriros kun li en la nokt-boato por esti lia edzino kaj log'i kun li en Buenos-Ajreso, kie li havas hejmon atendantan por s'i. G'isoste s'i memoris la unuan fojon, ke s'i vidis lin; li log'is en domo c'e la c'efa vojo kie s'i kutime vizitis. Tio S'ajne estis antau' kelkaj semajnoj. Li staris c'e la barilo, kun lia pinta c'apeto pus'ita dorsen sur lia kapo kaj lia hararo malarang'ita dorsen super vizag'o bronza. Tiam ili sin konatig'is. Li rendevuis kun s'i ekster la Stores c'iuvespere eskorti s'in hejmen. Li prenis s'in por spekti "La Boheman Virinon" kaj s'i sentis sin ekzaltita sidante kun li en nekutima parto de la teatro. Li terure s'atemis muzikon kaj kantis iomete. Homoj sciis, ke ili amindumadis, kaj, kiam li kantis pri la junulinjo kiu amas matroson, s'i c'iam sentis sin agrable konfuzita. Li kutime lude nomis s'in Poppens. Unue, s'i ekscitis, c'ar s'i havas karulon, kaj poste s'i komencis s'ati lin. Li havis rakontojn pri foraj landoj. Li komencis kiel ferdek-laboristo po pundo monate sur s'ipo de la Allan-a Linio foriranta al Kanado. Li diris al s'i la nomojn de la s'ipoj en kiuj li estis matroso kaj la nomojn de la apartaj militservoj. Li veladis tra la Magelana Markolo kaj li diris rakontojn pri la teruraj Patagonianoj. Li estis falinta sur liajn piedojn en Buenos-Ajreso, li diris, kaj venis al la malnova lando nur por ferio. Kompreneble, s'ia patro malkovris la amaferon kaj malpermesis, ke s'i parolu kun li.
"Mi konas tiajn matrosajn ulojn," li diris.
Unu tagon li kverelis kun Frank kaj post tio s'i devis kas'e kunveni kun s'ia amanto.
La vespero profundig'is en la avenuo. La blanko de du leteroj en s'ia sino malklarig'is. Unu estis al Harry; la alia estis al s'ia patro. Ernest estis s'ia favorito, sed s'i ankau' s'atis Harry. S'i rimarkis, ke s'ia patro lastatempe ig'adis maljuna; li sentus s'ian mankon. Foje li povus esti tre afabla. Nelonge antau'e, kiam s'i estis litmalsana dum tago, li legis al s'i fantoman rakonton kaj faris toaston por s'i c'e la fajro. Alian tagon, kiam ilia patrino vivis, ili iris por pikniko al la Hill* de Howth. S'i memoris, ke s'ia patro portis la c'apon de la patrino por ridigi la infanojn.
S'ia tempo elc'erpig'adis, sed s'i dau'rigis sidi c'e la fenestro, klinigi sian kapon kontrau' la fenestra kurteno, enspiri la odoron de polva kretono. Malsupre for en la avenuo s'i povis au'di stratgurdon ludi. S'i konis la kanton. Strange, ke g'i venus en tiu aparta nokto memorigi s'in pri la promeso al s'ia patrino, s'ia promeso teni la hejmon kun tiom longe kiom s'i povas. S'i memoris la lastan nokton de la malsano de s'ia patrino; s'i estis, denove, en la sufoka malluma c'ambro c'e la alia flanko de la koridoro kaj de ekstere s'i au'dis melankolian kanton de Italio. La gurdisto ordonig'is foriri, kaj donig'is je sespenco. S'i memoris sian patron s'turmi re en en la malsan-c'ambron dirante:
"Damnitaj Italoj! Venantaj transen c'i tien!"
Dum s'i meditis, la mizera vizio pri la vivo de s'ia patrino metis sorc'on sur la absolutan fundon de s'ia esto - tiu vivo de ordinaraj sinoferoj c'esanta en fina frenezo. S'i tremis kiam s'i denove au'dis la voc'on de s'ia patrino konstante diri kun malprudenta insisto:
"Derevaun Seraun! Derevaun Seraun!"
S'i starig'is en subita impulso de teruro. Escapi! S'i devas eskapi! Frank savus s'in. Li donus al s'i vivon, eble ankau' amon. Sed s'i deziris vivi. Kial s'i devus esti malfelic'a? S'i havis rajton je felic'o. Frank prenus s'in en liajn brakojn, faldus s'in en liajn brakojn. Li savus s'in.

S'i staris inter la s'ancela homamaso en la stacidomo c'e la Norda Muro. Li tenis s'ian manon kaj s'i sciis, ke li parolas al s'i, dirante ion pri la vojag'o denove kaj denove. La stacidomo plenis je soldatoj kun bruna bagag'o. Tra la larg'aj pordoj de la s'edoj s'i ekvidis la nigran mason de la boato, albolardigita c'e la kaja muro, kun lumaj lukoj. S'i nenion respondis. S'i sentis s'ian vangon palig'i kaj malvarmig'i kaj, en labirinto de aflikto, s'i preg'is al Dio ke li s'in direktu, montru al s'i tion kio estus s'ia responso. La boato blovis longan funebran fajfon en la nebuleton. Se s'i irus, morgau' s'i estus sur la maro kun Frank, vapor-iranta al Buenos-Ajreso. Ilia pasaj'o estis rezervita. C'u s'i ankorau' povus retirig'i malgrau' c'io kion li faris por s'i? S'ia aflikto vekis en s'ia korpo nau'zon kaj s'i movadis la lipojn en silenta fervora preg'o.

Sonorilo sonoregis sur s'ia koro. S'i sentis li ekpreni s'ian manon:
"Venu!"
C'iuj maroj de la mondo kras'adis c'irkau' s'ia koro. Li estis tiranta s'in en ilin: li dronus s'in. S'i tenegis per ambau' manoj c'e la fera manapogilo.
"Venu!"
Ne! Ne! Ne! Estis neeble. S'iaj manoj kroc'is la feron freneze. Inter la marojn s'i sendis krion de angoro.
"Eveline! Evvy!"
Li rapidis preter la barilon kaj vokis al s'i sekvi. Li estis alkriata, ke li pluiru, sed li ankorau' vokis al s'i. S'i frontis sian blankan vizag'on kontrau' lin, pasiva, kiel senhelpa besto. S'iaj okuloj donis al li nenion signon de amo nek de adiau' nek de rekono.

*Hill=monteto
**klaksono=hupo (slango)


Elangligis Jack Wilson

Ligiloj al la angla versio:

http://www.classicreader.com/read.php/sid.6/bookid.345/

au'

http://www.bibliomania.com/0/0/29/63/frameset.html
~

No comments:

Post a Comment