Sunday, July 12, 2009

The Witness by Jorge Luis Borges in Esperanto

~
La Vidinto
far Jorge Luis Borges

En stalo kiu estas preskau' en la ombro de la nova s'tona preg'ejo, viro kiu havas grizajn okulojn kaj grizan barbon, kus'ante meze de la odoro de la bestoj, humile deziris la morton kiel oni dezirus dormi. La tago, fida al la vastaj kaj kas'ataj leg'oj, iom post iom movas kaj intermiksas la ombrojn en la humila kas'ejo; ekstere estas la plugitaj kampoj kaj profunda fosaj'o s'topita de mortaj folioj kaj la fojaj spuroj de lupo en la nigra tero c'e la limo de la arbaro. La viro dormas kaj song'as, forgesata. Lin vekas la Ang'eluso. Jam en la regnoj de Anglujo la sonorado de sonoriloj estas unu el la kutimoj de la vespero, sed tiu viro, kiam infano vidis la vizag'on de Votano, la sanktan hororon kaj g'ojegon, la krudan lignan idolon s'argitan per romiaj moneroj kaj peza ornama vestaj'o, la oferadon de c'evaloj, hundoj kaj prizonuloj. Antau' au'roro li mortos kaj en li mortos, kaj neniam revenos, la lasta vidinto de la rektaj bildoj pri tiuj paganaj ritualoj; la mondo estos iomete pli malric'a kiam tiu Sakso mortos.

Okazoj sufic'e vastetendaj por popoli la dimensiojn de la kosmo kaj kiuj atingas siajn finojn kiam iu mortas eble kau'zas en ni miron, sed io, au' sennombraj aferoj, mortas en c'iu morto, krom se la universo posedas memoron kiel la teosofistoj supozas. Tempe estis tago kiu fermis la lastajn okulojn kiuj vidis Kriston; la batalo de Junin kaj la amo de Helen c'iuj mortis kune kun la morto de iu unu viro. Kio mortos kune kun mi kiam mi mortos, kio kompatinda au' pereema formo perdig'os al la mondo? La voc'o de Macedonio Fernandez, la bildo de ruana c'evalo en malplena terpeco c'e Serrano kaj Charcas, briko de sulfuro en la tirkesto de mahogana skribtablo?

Elangligis Jack Wilson
~

No comments:

Post a Comment