Sunday, July 12, 2009

P is for Peas by MFK Fisher in Esperanto

~
P Estas por Pizoj

far M. F. K. Fisher

. . . KOMPRENEBLE! kaj pro kelkaj kialoj pro kiuj la plej bonaj pizoj, kiujn mi iam mang'is en mia vivo estis, vere, la plej bonaj pizoj, kiujn mi iam mang'is en mia vivo.
C'iuj bonaj kuiristoj, de Fanny Farmer g'is Escoffier, konsentas pri tri aferoj rilataj al tiuj delikataj mesag'antoj al niaj palatoj de la bonkora ter-patrino: ili devas esti tre verdaj, ili devas esti fres'e kolektitaj, kaj ili devas esti sens'elig'itaj je la precize lasta sekundo de la precizelasta minuto.
Miaj pizoj, tio estas, tiuj, kiuj atingis preskau' nekredeblan pinton de perfekto, afero kiu plej probable ne okazos denove, plenumis tiujn tri gastronomikajn devojn g'is nivelo de preskau' ridinda g'usteco. Eblas, tamen, ke ec' tiu teknika perfekteco ne sufic'us sen la mistera kunfandig'o, tiun solan fojon, de vetero, loko, aliaj malsatoj ol tiuj de mi. Ja, mi povas kompari felic'egon kun preskau'a felic'ego, c'ar mi ofte, benata mi, mang'is exterordinarajn verdajn pizojn.
Iam, ekzemple, mia avino kuris eksterdomen en s'ian g'ardenon, plenigis s'ian antau'tukon je la plej korpulentaj gus'oj, sidis spasme balancig'ante kun ia nervoza gajeco por kelketaj minutoj ilin sens'eligante--kaj antau' ol ni konsciis, s'i estis jam metinta sur la blank-kovritan tablon rondan teleron da pizoj en kremo. Ni mang'is tiujn per niaj kuleroj, tion ni neniam povis hejme! Eble tio aldonis al ilia fragila, kortus'a gusto, sed ne multe: ili estis vere bonaj.
Kaj ankau' iam en Parizo, en junio (kia gurdita sed mirinda kombinaj'o de la iome tro altetaksata motivo pri tempo-kaj-loko!), mi meztagmang'is c'e de-Foyot, kaj en la mezluma c'ambro, kie forcejaj rozoj staris sur c'iu tablo dum la preciza monato en kiu rozoj grimpas sensence ekstere sur c'iu latlatiso, mi spektis la c'efkelneron, tiel kapabla kiel magiisto, sekigi pizojn per flamo en ampleksa pato, aldoni tion kio s'ajnis esti egala pezo da butero, kio preskau' videble elsendis nebulon de aero dolc'-odora je fojno kaj herbokampo, kaj poste kirli la tuton.
C'e la fino, li faris teatran trompon, pli por amuzi sin mem ol min, sed mi sidis gapante, kaj mi ankorau'
povas vidi la arkon de etaj verdaj legomoj flui supren en la aeron kaj poste fali, kun kontentiga s'us'o, re en la paton proksimume tri au' kvar futojn for de kie ili ekflugis. Mi ekenspiris, la c'efkelnero riverencis etete sed iomete fiere, kaj poste ni faradis la relative ordinaran aferon servadi, frandi, kaj mang'adi.

Tiuj petits pois au beurre[1] estis, kiel tiuj de mia avino, a la creme mode d'Iowa[2], bonaj--tre bonaj. Ili igis min konsideri parafrazi la komenton de Sidney Smith pri fragoj, kaj diri: "Sendube, Dio povis krei pli bonan pizon, sed sendube Li tion neniam faris."
Estis, tamen, antau' la jaro en kiu mi komencis, je printempa dato lau'e al strikta lokala kutimo, kreskig'i pizojn en kruta terasa g'ardeno inter la vinberejoj inter Montreux kaj Lausanne, c'e la lago G'eneva.
La vetero s'ajnis perfekta por planti g'is Majotago, kaj mi jam pretigis la sekajn pizojn, la palisojn por
starigi. Sed Otto kaj Jules, miaj mentoroj, neis tiel severe, ke mi promesis atendi g'is la dekkvina de majo, kiu povas esti nomata la tago por la plantado de pizoj en almanakoj de svisujo. Ili pravis, kompreneble; ni spertis ekfridon' kiu nigrigus ian ajn s'oson c'irkau' la dekan de majo. Lau' mia memoro, ankau' la luno, g'ia levig'o, kaj j'etvers'o da hajls'tonoj envenis la scenejon.
Tiam, je la dekkvina de majo, balzama dolc'a tago, se iam ajn mi tian vidis, miaj semoj eniris en la varmetan, bonvenantan teron, kaj mi povis konsenti kun malnova g'ardena manlibro kiu diris, "Eble nenia legomo plantig'as kun pli granda anticipo . . . , c'ar malpaciancas la febro frue planti' ."
Post semajno mi plantis alian vicon, kaj tiel plu por monato, kaj ili kondutis lau' sia naturo, kio estas unu el la plej kontentigaj aferoj kiu eble povas okazi al g'ardenisto, c'u novico kaj entuziasma, c'u profesiulo kaj veterokaduka. Tiam venis la stele markita tago: okazo por tio, kiun mia avino nomus "la unua masumo da pizoj."
La domo c'e Le Paquis ankorau' konstruig'adas, formoj de c'ambroj sed nenia tegmento, neniaj fenestroj, latlatisoj c'ie sur la larg'a teraso alte super la lago, la praag'a pomarbo peze s'arg'ita je butono-grandaj verdaj fruktoj, prunoj kolorig'antaj sur la branc'oj c'e la fora fino apud la herbokampeto, tiel surprize lokita inter la vinberejoj kiuj donis al Le Paquis sian nomon.
Ni metis puran tolon, rug'an kaj blankan, sur unu el la tabloj de la c'arpentistoj, kaj ni iedbatis lignajn buklojn flanken por krei spacon por niaj piedoj malsuper la seg'oj, kiuj estis alportitaj supren dis de la apartamento c'e Vevey. Mi arang'is akvoglasojn, telerojn, mang'ilaron, glatajn, negladitajn bus'tukojn dolc'ajn de la herbokampa herbaj'o sur kiu ili estis sekig'intaj.
Dum iuj el ni klinis super la nan-pizaj arbedoj kaj j'etis la krustajn gus'ojn en la korbojn, aliaj konstruis fajrejon el s'tonoj kaj kelke da tegoloj kus'intaj c'irkau'e kaj faris viglan etan fajron. Mi havis egan kaldronon kiu enhavis fontakvon en la fundo, preskau' boletantan, kaj, c'e mano salon kaj pipron kaj buleton da fajna butero. Poste, mi metis la botelojn de Dezelay en la s'prucfontanon, sub la eternan s'prucon de glacia monta akvo, kaj kuris malsupren por peri inter la rikoltantoj kaj mia patrino, kiu sidis sens'eligante pizojn el la korbo sur sia sino en la poton inter siaj piedoj, s'iaj fingroj tiel atentaj kaj facilmovaj, kiel tiuj de puntisto.
Mi impetis supren kaj malsupren lau' la krutaj terasoj kun la korboj, kaj mia patrino g'emis kaj poste zumis g'oje kiam alia aperis, kaj sube mi povis au'di mian patron kaj niajn mikojn malbeni egale g'oj'e iliajn torditajn dorsojn kaj dolorajn femurojn, dum la pizoj defalis de la tigoj en la korbojn kun eta sono au'debla en tiu senmova alta aero, tiel multaj centoj da futoj super la dista kaj tute silenta Leman. Eke ig'is preskau' krepusko. La lasta sunlumo sur la Dents du Midi estis fajre-rug'a, kaj enhavis nemezureblan malvarmecon.

"Tempo, sinjoroj, tempo," mia patrino alvokis kun neekcercita kaj mirinda imito de kornvala vers'knabino.
Ili venis kun dankoplena rapideco supren lau' la krutaj vojoj, kun preskau' malplenaj korboj, kaj mieno de memkontenta sukceso sur la vizagoj. Ni impetis tra la resto de la sens'eligado, kaj tiam dum ni mang'is volvitan prosciutto-on[3] kaj drinkis svisan amaraj'on au' brandon kaj sodon au' s'ereon, lau' niaj diversaj kutimoj, mi rapidis al la eta fajrejo kiel kuriero de la dekoka jarcento je sekreta komisio plej grava, kun la poto zorge forte tenata antau' mi.
Mi agitis la fajron. Kiam la apenau'a duoncolo da akvo bolig'is, mi enj'etis la pizojn, almenau' ses kvartojn au' pli, kaj frapmetis la pezan kovrilon kvazau' diablo eble eskapus. Tuj kiam la vaporo aperis, mi freneze skuis la tuton. Iu alportis al mi mincan buklon da roza s'inko kaj glason da vino malvarma de la s'prucilo. Revivig'inte, se tio ankorau' pli eblus, mi skuis la poton denove.
Mi rigardis supren al la teraso, h'aoso de segitaj traboj, betonmiksatoroj, kaj malplenaj sardin-ladskatoloj forlasitaj el la meztagmang'oj de la laboristoj. Tie sidis la pleja parto de la homoj en la mondo kiujn mi amas, en maldensa lumo kiu estis roza je Alpa lumeto, blua je vualo el pina fumo de la fajrejo. Iliaj voc'oj kantis kun aparta disteco en la klaran aeron, kaj subite trans la kurbo de la Malsupra Kornis'o bovino en la fruktarbaro de Monsieur Rogivue movis sian kapon inter la kampaj floroj kaj skuis sian sonorilon lau' malrapida, melodia ritmo, ia himno. Mia patro levis sian vizag'on pro la dolc'a sono kaj, kun pugnoj tute makulitaj de pizosuko, pasie diris, "Je Dio, mi sentas min bone!" Mi sentis min preskau' plore.
La pizoj nun finpretig'is. Post alia skuo mi ekprenis la kovrilon kaj enj'etis grandan brikon da butero, kiu surhavis bareliefon pri William Tell. Mi enskuis salon, enmuelis pipron, kaj tiam kirlis la poton super la malaltaj flamoj g'is Tell malaperis. Poste mi kuris freneze, supren la vojon lau'ata de kandatufo(4) kaj rozoj, preter la akvofonto kie la boteloj alloge brilis tra la kristala akvo, al la tablo.
Etaj g'isbrune rostitaj kokinoj kus'as sur c'iu telero, la plej bonaj kiujn mi iam ajn mang'is, pretigitaj por mi tiun posttagmezon de Madame Doellenbach de la Vieux Vevey kaj ne fridigitaj poste, sed lasitaj malvarmig'i en siaj propraj efemere delikataj sukoj. Estis salato de montaj laktukoj. Estis honesta pano. Estis pleno da kristala vino tia, kian Brillat-Savarin priskribis rok-akveska, sufic'e allogan por igi ec' hidrofobon trinki. Poste estis fromag'o, Emmenthaler kaj kontrabanda Reblochon . . .
. . . Kaj pli poste ni promenis reve for, lau' La Supera Kornis'o al kafeja teraso, kie ni sidadis spektante piroteknikaj'ojn malproksime trans la lago c'e Evian, kaj trinkante cafe' noir-on kaj tre delikatan fine-on. Sed tio, kio ja gravis, kio fajfis la altan neforgeseblan melodion de perfekto, estis la pizoj, kiuj venis el sia varma poto sur niajn dikajn c'inajn telerojn en nebulo, ia miasmo, de c'io, kion iu ajn el ili iam ajn dezirus ec' en song'o. Mi memoris la tri basajn nepraj'ojn, lau' Fanny Farmer kaj Escoffier . . . kaj denove mi memoris Sidney Smith, kiu iam diris, ke lia ideo pri La C'ielo (kaj li estis kleriko!) estis pate' de fois gras en la sonado de trumpetoj. La mia, tiu-nokte kaj ankau' c'i-nokte, estas fres'aj g'ardenaj pizoj, deprenitaj kaj sens'eligitaj de miaj amikoj, en la sonado de bovsonorilo.

1. Franca: etaj pizoj en butero
2. Franca: en kremo lau' la modo de Iowa
(Iowa estas Usona mezoksidenta s'tato)
(la frazo estas s'erceto)
3. Itala: mince tranc'ita s'inko
4. Botana: Candytuft

elangligis Jack Wilson
~

No comments:

Post a Comment