Sunday, July 12, 2009

The Open Window by Saki in Esperanto

~
Fenestra Aperta
Far Saki (H. H. Munro)

"Mia onklino baldau' desuprig'os, Sinjoro Nuttel," diris tre memfida juna frau'lino de dekkvin jaroj; "g'is tiam vi devus peni toleri min."

Framton Nuttel klopodis diri la g'ustan decaj'on kiu sufic’e flatus la nunan nevinon sen malrespekti la onklinon kiu venos.

Private, li dubis pli ol iam ajn, c’u tiuj formalaj vizitoj al sinsekvo da absolutaj fremduloj multe helpus pri la nerva sanigo kiun li bezonus sperti.

“Mi komprenas kiel estos,” lia fratino diris kiam li preparis sin por migri al tiu rurala retreto; “vi kas’os vin tie kaj ne parolos al ec' unu personon, kaj viaj nervoj fartos pli malbone ol iam ajn de malgajumo. Mi simple donos al vi leterojn konatigajn por c’iuj homoj kiujn mi konas tie. Iuj el ili, lau’ mia memoro, estis tre afablaj.

Framton miris, c’u Frau’lo Sappleton, la sinjorino al kiu li prezentos unu el la leteroj konatigaj apartenas al la afablaj.

“C’u vi konas multajn homojn c’i tie?” demandis la nevino, kiam s’i jug’is, ke ili jam sufic’e silentumis.

“Preskau' neniun, diris Framton. “Mia fratino log’is c’i tie, c’e la rektorejo, vi scias, proksimume antau’ kvar jaroj, kaj s’i donis al mi leterojn konatigajn por iuj el la homoj c’i tie."

Li faris la lastan komenton kun tono de aparta bedau’ro.

“Do, vi konas preskau’ neniom pri mia onklino?” probis la memfida frau’lino. “Nur s’iajn nomon kaj adreson,” konfesis la vizitanto. Li scivolis c’u Sinjorino Sappleton edzas au' vidvinas. Nedifinebla io pri la c’ambro s’ajnis sugesti, ke viro log’as c’i tie.

“S’ia granda tragedio okazis precize antau’ tri jaroj,” diris la infanino; “tio estus post kiam via fratino estis c’i tie.”

“S’ia tragedio?” demandis Framton; ial, en tiu ripozigema kampa loko, tragedioj s’ajnas malkonvenaj.

“Eble vi scivolas, kial ni tenas tiun fenestron aperta dum oktobra posttagmezo,” diris la nevino, indikante grandan Francan fenestron*, kiu apertas al gazeno.

“Estas tre varmete por la sezono,” diris Framton; “sed, c’u la fenestro rilatas al la tragedio?:

“Elen, tra tiu fenestro, antau’ tri jaroj precize, s’ia edzo kaj s’iaj du junaj fratoj iris for por ilia tago da pafado. Ili neniam revenis. Kiam ili transiris la erikejon al ilia favora galinago-pafejo, ili c'iuj englutig’is en perfida peco de marc’o. Estis tiu terura malseka somero, vi scias, kaj lokoj sekuraj dum aliaj jaroj ekkolapsis sen aviso. Iliaj korpoj neniam trovig’is. Tio estis la terura parto.” Nun la voc’o de la infanino perdis la memfidan kvaliton kaj ig’is hezite homa. “Kompatinda Onklino c’iam pensas, ke ili revenos iatage, ili kaj la eta bruna spanielo kiu perdig’is kun ili, kaj mars’os enen c’e tiu fenestro lau’ kutimo. Tio estas kial la fenestro tenatas aperta chiu-vespere g’is jam estas krepusko. Kompatinda kara Onklino, s’i ofte rakontis al mi kiel ili eliris, s’ia edzo kun lia blanka akvoimuna palto sur lia brako, kaj Ronnie, s’ia plej juna frato, kantante ‘Bertie, kial vi saltetas?’ lau' sia kutimo por moketi s’in, c’ar s’i diris, ke tio c’agrenas s’in. C’u vi scias, ke, foje dum senmovaj, kvietaj vesperoj kiel la nuna, mi preskau’ havas hirtiga prognozon, ke ili mars’os enen tra tio fenestro--”

S’i ekhaltis kun eta tremo. Estis mals’arg’o al Framton kiam la onklino c’irkau’hastis en la c’ambron kun kirlaj'o de pardonpetoj pri la tardo de s’ia apero.

“Mi esperas, ke Vera distradis vin?” s’i diris.

“S’i tre interesadis,” diris Framton.

“Mi esperas, ke vi ne g’enig’as pri la aperta fenestro,” diris Sinjorino Sappleton vigle; “mia edzo kaj fratoj revenos hejmen rekte de pafado, kaj ili c’iam envenas per tiu irejo. Ili c’asis galinagojn en la marc’o hodiau’, do ili faros kompletan malpuraj’on sur miaj kompatindaj tapis’oj. Tiel lau' viroj, c’u ne?”

S’i galimatiis gaje pri la pafado kaj la manko de birdoj kaj la s’ancoj por kapti anasojn en la vintro. Al Framton c’io estis efektive horora. Li faris urg’an sed nur parte sukcesan klopodon direkti la paroladon al malpli makabra temo. Li rimarkis, ke lia gastigantino donadis al li nur fragmenton de s’ia atento, kaj s’ia okuloj konstante forvagis preter li al la aperta fenestro kaj la fora gazeno. Certe estis bedau’rinda koincido, ke li vizitas je tiu tragika datreveno.

“La kuracistoj inter-konsentas ordoni al mi plenan ripozon, mankon de mensa ekscito kaj la evito de c'ia ajn perforta fizika ekzerco.” anoncis Framton, kiu kredis la sufice disvastigitan iluzion, ke absolutaj fremduloj kaj hazardaj konatoj dezirus la plej etan detalon pri siaj malsanoj kaj feblaj'oj, pri la kau'zo kaj sanigo. “Pri la afero de dieto ili ne tiom inter-konsentas,” li dau’rigis.”

“Ne?” diris Sinjorino Sappleton, en voc’o kiu j’us anstatau'is oscedon je la lasta momento. Tiam s’i subite eklumig’is en viglan atenton-- sed ne al la parolado de Framton.

“Finfine, ili alvenas!” s’i kriis. “Lau’e por teo, kaj ili ja s’ajnas kvazau' ili estas kota g’is la okuloj.

Framton ete tremetis kaj turnis sin al la nevino kun ekrigardo intencita komuniki simpatian komprenon. La infanino fiksrigardis tra la aperta fenestro kun stupora hororo en s’iaj okuloj. En frosta s’oko de sennoma timo Framton svingis gire en sia seg’o kaj rigardis en la saman direkton.

En la profundig'anta krepusko tri figuroj mars’adis trans la gazeno al la fenestro. Ili ciuj portis pafilojn sub iliaj brakoj, kaj unu el ili estis krome s'argi'ita de blanka palto trans liaj s’ultroj. Laca bruna spanielo restis apude c’e liaj kalkanoj. Silente ili proksimig’is al la domo, kaj tiam rau’ka juna voc’o c’antis el la krepusko: “Mi diris, Bertie, kial vi saltetas?”

Framton ekprenis freneze liajn stangon kaj c’apelon; la vestibla pordo, la gruza alirvojo, kaj la antau’a baril-pordo estis malklare rimarkitaj fazoj de lia impeta retiro. Biciklisto venante lau’ la vojo devis hasti en la heg’on por evadi tujan kolizion,

“Jen, ni estas c’i tie, mia kara,” diris la tenanto de la blanka pluvmantelo (Mackintosh), venante tra la fenestro, “meze kota, sed la pleja parto sekas. Kiu estis tio, kiu ekkuris elen kiam ni alvenis?”

"Tre eksterordinara viro, Sinjoro Nuttel,” diris Sinjorino Sappleton; “li nur povus paroli pri siaj malsanoj, kaj ekrapidis for sen unu vorto adiau’a au’ pardonpeta kiam vi alvenis. Oni pensus, ke li vidis fantomon.”

“Mi supozas, ke g'i estis la spanielo,” serene diris la nevinon; “li diris al mi, ke li havas hororon pri hundoj. Unfoje, li c’asig’is en tombejon ie lau’ la riverbordoj de la Gango far amaso de pariaj hundoj, kaj devis tranokti en nove fosita tombo kun la bestoj knarantaj kaj ridetantaj kaj s’au’mantaj apenau’ super li. Tio sufic’as por kau’zi iun ajn perdi la kurag’on.”

Romano je mallonga aviso estis s’ia fako.

Fino

*Franca-fenestro estas ja pordo.

Elangligis Jack Wilson
~

No comments:

Post a Comment