Sunday, July 12, 2009

The Mouse by Saki in Esperanto

~
La Muso
fae Saki (H. H. Munro)

Theodoric Voler edukatis, de infaneco g'is la limigaj'oj de mezag’o, de amema patrino kies c'efa zorgo estis sekurigi lin kontrau' tio, kion s’i nomis la pli krudaj realaj'oj de la vivo. Kiam s’i mortis, Theodoric estis sola en mondo kiu estis tute reala, kaj tre multe pli kruda ol li kredis, ke g'i bezonas esti. Al viro kun lia temperamento kaj edukado, ec’ simpla fervoja vojag’o estis farc’ita kun etaj g’enoj kaj minoraj malpacoj, kaj kiam li arang'is sin komforte en dua-klasa kupeo je septembra mateno, li sentis sin c’agrenita kaj rimarkis g’eneralan mensan konsternon. Li log’is en rurala vikarejo, la log’antoj de kiu estis nek brutalaj, nek bakh’emaj, sed la regado de la doma establaj'o estis tiel maldiligenta, ke g'i invitis h’aoson. La ponea kales’o portonta lin al la stacidomo neniam estis g’uste mendita, kaj, kiam la momento por lia foriro proksimig’is, la faktoto kiu devis alporti la necesan artiklon, ne troveblis. Theodoric, silente sed nau’zegig'e, konstatis, ke li devis kunlabori kun la filino de la vikaro en la tasko jungi la poneon, kio devigis lin palpi cirkau’e en malluma eksterkonstruaj’o nomita stablo, kiu odoris tia--krom en loketoj kie g’i odoris je musoj. Sen esti tima al musoj, Theodoric klasis ilin inter la pli krudaj aferoj de la vivo, kaj pensis, ke Providenco, per eta praktiko de morala kurag’o, eble antau’longe rimarkus, ke ili ne estas nemalhaveblaj, kaj Li demisiigus ilin. Kiam la vagonaro elglisis el la stacidomo, la nervoza imagado de Theodoric akuzis lin je elspirado de malforta odoro de stablokorto, kaj eble je montrado de mucida pajlero au’ du sur liaj precize brositaj vestaj'oj. Bons’ance, la nura alia okupaj'o de la kupeo, sinjorino ag’e simila al li, s’ajnis preferi dormeti ol disskrutinii; la vagonaro ne devus halti g’is atingo de la finstacio post horo, kaj la kales’o estis eksmoda, kaj ne havis pordon al la koridoro, do neniaj aldonaj vojag’antoj sin trudus en la semiprivatecon de Theodoric. Tamen, la vagonaro apenau’ atingis sian normalan rapidecon kiam li malvolonte sed vigle rimarkis, ke li ne estas sola kun la dormanta sinjorino; li ec’ ne estis sola en siaj propraj vestaj’oj. Varmeta, rampa movado trans lia hau'to indikis la nebonvenan kaj multe priindignitan c'eeston, nevidatan sed kortus'an de disvaganta muso, kiu evidente hastis en sian nunan retretejon dum la epizodo de la jungado de la poneo. S’telemaj stamfoj kaj skuoj kaj senbride direktitaj pinc’oj malsukcesis delokigi la trudanton, kies moto s’ajnis esti Excelsior; kaj la lau'leg'a okupanto de la vestaj’oj kus’is malantauen kontrau’ la kusenojn kaj klopodis rapide evoluigi metodon por fini la dualan posedon. Estis nepenseble, ke li dau’rus por tuta horo en la horora rolo de Rowton Domo[1] por vagaj musoj (lia imago jam duobligis la plurojn da fremdaj invadoj). Aliflanke, nenio malpli drasta ol parta demetado de liaj vestaj’oj ebligus lin forj'eti la turmentanton, kaj demeti en la c’eesto de sinjorino, ec’ por tiel lau’dinda celo, estis ideo kiu igis la orelpintojn piketig'adi kaj rozig’i de mizera honto. Li neniam povus ebligi sin akcepti ec' la mildan montron de retaj s'trumpetoj antau’ la bela sekso. Tamen--la sinjorino en tiu kazo s’ajnis profunde kaj sekure dorma; la muso, aliflanke, s’ajnis klopodi fari grandan turneon dum kelkaj perfortaj minutoj. Se ekzistas vero en la teorio de transmigrado, tiu aparta muso certe estis, en antau’a stato, membro de la Alpa Klubo. Foje, en g’ia avido, g’i perdis sian piedtenadon kaj glitis proksimume duoncolon; kaj tiam, pro timo, au’ pli probable pro kolero, g’i mordis. Theodoric estis incitita provi la plej au’dacan entreprenon de sia vivo.

Karmezinig’ante en la koloron de betoradiko kaj tenante angoran observadon de sia dormanta kunvojag’anto, li rapide kaj senbrue fiksis la randojn de sia fervoja tapis’eto al la rakoj c'e ambau’ flankoj de la kales’o, por ke fidinda kurteno pendu transverse de la kupeo. En la streta vestejo kiun li tiel improvizis, li procedis hastege malimpliki sin iome kaj la muson tute el la c'irkau'anta tegaj’o tvida kaj duon-lana. Kiam la malimplikita muso freneze eksaltegis sur la plankon, la tapis’o, elglitinte el siaj ligoj c'e ambau’ flankoj, aldone elsuprig’is kun kor-kazeiga plau'do, kaj preskau’ sammomente la vekita dormantino malfermis siajn okulojn. Kun spasmo preskau’ pli rapida ol tio de la muso, Theodoric kaptosaltis al la tapis’o kaj hau’lis g’iajn ampleksajn faldojn g’ismentone antau' lian malmuntitan memon dum li kolapsis en la pli foran angulon de la kales’o. La sango hastis kaj batadis en la vejnoj de lia kolo kaj frunto, dum li atendis mute, ke la komunika drato ig'u tirita. La sinjorino, tamen, kontentigis sin en silenta fiksrigardo kiu celis al s’ia strange dampita akompananto. Kiom s’i vidis, Theodoric demandis al si; c'iakaze, kion en la mundo s’i opinius pri lia nuna pozo?

“Mi pensis, ke mi suferas de frosto,” li riskis urge.

“C’u? Mi bedau’ras,” s’i respondis, "mi j’us estis petonta, c’u vi malfermus la fenestron"

“Mi imagas, ke g’i temas pri malario,” li aldonis. Liaj dentoj ete klakadis tiom pro timo kiom pro la deziro subteni lian teorion.

“Mi havas iom da brando en mia valizo, se vi bonvole mallevus g’in por mi.” diris lia akompanantino.

“Ho, ne--mi celas diri, ke mi neniam prenas ion ajn por g’i,” li sendubigis s’in serioze.

"Mi supozas, ke vi kaptis g'in en la tropikoj?"

Theodoric, kies kono pri la tropikoj limig'is al jara donaco de kesto de teo de onklo en Cejlono, pensis, ke ec’ la temo, malario forglitadas de li. Li scivolis, c’u li eble povus riveli la veron al s’i en etaj sinsekvaj partoj?

“C’u vi timas al musoj?” li probis, ig’ante, se eblas, pli skarlata en la vizag’o.

“Nur kiam ili venas en grandaj grupoj. Kial vi demandis?”

"Unu rampadis en miaj vestaj’oj j’us antau'e,” diris Theodoric en voc’o kiu s’ajnis apenau' lia. “Estis tre delikata afero.”

“Devus esti, se vi portas viajn vestaj’ojn e’c iome strec’ite,” s’i observis. “Sed musoj havas strangajn ideojn pri komforto.”

“Mi devis forigi g’in dum vi dormis,” li dau’rigis. Tiam, kun engluto, li aldonis, “kio kau'zis mian nunan ko-ko-kondic’on.”

“Certe, forigi unu etan muson ne povus krei froston.” s’i ekkriis, kun s’ercemo kiun Theodoric opiniis abomeninda.

Evidente s’i rimarkis lian embarason, kaj g’uis lian konfuzon. La tuta sango en lia korpo s'ajnis arig'i en unu densig'antan rug'ig'on, kaj angoro de c’agreno, kiu estis pli malbona ol multego da musoj, rampis supren kaj malsupren trans lia animo. Kaj tiam, kiam kontemplado komencis aserti sin, absoluta teruro anstatau’is humilon. C'iu-minute la vagonaro rapidis pli laj pli proksimen al la densa kaj pelmeloza finstacio, kie dekduoj da spionaj okuloj anstatau'os la unu paralizigan paron, kiu spektadas lin el la fora angulo de la kupeo. Povos okazi unu eta malespera s'anco dum la venontaj kelkminutoj. Lia kunvojag’anto eble refalus en benan dormon. Sed, dum la pulsado de la minutoj, tiu oportuno forflusadis. La kas'a ekrigardo, kiun Theodoric faris al s’i de tempo al tempo rivelis nur fiksrigardan vekplenecon.

“Mi pensas, ke ni nun proksimig’as,” s’i postnelonge observis.

Theodoric jam rimarkis kun kreskanta teruro la ripetig’antajn vicojn de etaj, malbelaj log’ejoj kiuj heroldis la finon de la vojag’o. S'iaj vortoj agas kiel signalo. Kiel c’asita besto kiu foriras kas’ejon kaj rapidas freneze al alia haveno de momenta sekuro, li forj’etis sian tapis’on, kaj luktis freneze en siajn tau’zitajn vestaj'ojn. Li rimarkis tedajn suburbajn staciojn hasti preter la fenestro, sufokan, batan sensacion en lia gorg’o kaj koro, kaj frostan silenton en tiu angulo al kiu li ne riskis rigardi. Tiam, kiam li resinkis en sia seg’o, vestita kaj preskau’ delira, la vagonaro malrapidig'is g'is lasta rampo, kaj la virino parolis.

“C’u vi havus la g'entilecon,” s’i petis, “akiri portiston por entaksiigi min? Bedau’rindas g’eni vin kiam vi sentas vin malsane, sed esti blinda kau’zas onin esti tiel senhelpa c’e fervoja stacio.

Fino

[1] Rifug'ejo por malric'aj viroj.

elangligis Jack Wilson
~

No comments:

Post a Comment