~
La Komploto Kontrau' La Giganto
far Wallace Stevens
Unua Frau'lino
Kiam certa kamparanac'o venos babilac'ante,
Akrigante sian hakilon,
Mi kuros antau' lin,
Difuzante la plej g'entilajn odorojn
El geranioj kaj neflaritaj floroj.
Tio haltigos lin.
Dua Frau'lino
Mi kuros antau' lin,
Arkigante tolojn priaspergitajn per koloroj
Tiel malgrandaj kiel fis'ovoj.
La fadenoj
Embarasos lin.
Tria Frau'lino
Ho, la...le pauvre!
Mi kuros antau' lin,
Kun kurioza ekblovado.
Tiam li fleksos sian orelon.
Mi flustros
C'ielajn labialojn en mondo de guturaloj.
Tio nuligos lin.
elangligis Jack Wilson
~
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment